Kial vi partoprenas en politikaj elektoj, kaj ne kreas tut-EU civitanan movadon celantan influi decidantojn?

Kelkaj tutmondaj Neregistaraj Organizoj (ekz. Amikoj de la Tero, Internacia Amnestio,...) fariĝis tre potencaj lobiaj organizaĵoj, kapablaj konsciigi la publikon pri novaj politikaj aferoj, kaj peni premon al registaroj kaj politikofarantoj por reklami sian civitanan tagordon.

Ilia ago tamen mankas al plena politika ago, en du rilatoj:

  1. ili subtenas unu kaŭzon, kaj unu kaŭzon nur, kaj intence malatentas la sekvojn de sia ago sur aliaj koncernatoj - laŭ la supozo, ke tiuj aliaj koncernatoj havas (aŭ devus havi) la rimedojn por prizorgi sin de iliaj interesoj;
  2. ili konsilas registarojn, sed havas neniun respondecon pri la sekvoj de siaj rekomendoj.

Tiusence ili agas sammaniere kiel multnaciaj firmaoj, industriaj asocioj, sindikatoj, kaj ĉiuj aliaj membroj de organizita civila socio, je ĉiuj skaloj (de la tre loka ĝis tutmonda).

Ĉi tiuj agantoj de la civila socio havas potencon de influo - sed ĝi estas limigita a la influo. Finfina decidpovo restas - laŭleĝe - en la manoj de la oficialaj publikaj estraroj (kiuj en demokratiaj socioj estas elektitaj) kiuj havas la ĉiuenhavantan respondecon de la publika intereso.

La KosmoPolitika Kooperativo elektis agi plene en la politika kampo, kaj rekte partopreni en politikaj elektoj, ĝuste ĉar:

  1. ĝi defendas la publikan intereson ĝenerale, kaj ne specifan, unuflankan kaŭzon;
  2. ĝi portas plenan respondecon de decidoj prenitaj, antaŭ balotantoj;
  3. ĝi intencas partopreni en efektiva decidfarado, estante elektita kaj prenante respondecon en la registaro.

Ĉi tio estas elekto, kaj malfacila. Difini la publikan intereson signifas konsideri la legitimajn asertojn de ĉiuj koncernatoj (proksimaj kaj malproksimaj, nunaj kaj estontaj, homaj kaj nehomaj – ekz. la klimato aŭ biodiverseco), kaj konsideri la eblajn efikojn de politiko sur ĉiuj ili – kaj tamen estante certa, ke la elekto farita ĉiam kreos frustriĝon kaj malkontenton por iuj. Havi la kuraĝon preni decidojn, efektivigi specifan politikon, kun la risko de teknika fiasko, kaj kun la certeco esti kritikita, estas multe pli malfacila ol pretendi esti la fiera kavaliro defendanta unu aferon – kaj kulpigante ajnan malsukceson sur la kalumniita alia flanko. Ĉi tiu kuraĝo estas malfacila, sed ĝi havas sencon, kaj estas necesa. Ĝi estas ankaŭ fonto de kontento: tiu de agado konkrete por la komuna bono.