Politiko pri konfidenco

La personaj datumoj kolektitaj en ĉi tiu retejo estos uzataj nur por la celo administri vian interagon kun, kaj viaj eventualaj pagoj al, la CosmoPolitical Cooperative SCE. La "datumregilo" laŭ la Ĝenerala Datumprotekta Regularo de la Eŭropa Unio estas CosmoPolitical Cooperative SCE, Eŭropa Koopera Societo (SCE) establita 229 rue Solférino - 59000 Lille - Francio kaj registrita sub la numero 951 007 897 R.C.S. Lille Metropole.

Ĉi tiuj datumoj neniam estos venditaj aŭ transdonitaj al iu ajn, senpage aŭ kontraŭ pago aŭ kompenso de ajna speco, krom laŭ peto de leĝa aŭtoritato de demokrata registaro laŭ la leĝe valida mandato de juĝisto.

Vi povas peti aliron, modifaĵon aŭ forigon de viaj personaj datumoj en ajna momento, sendante retmesaĝon al la administranto de la retejo sub la adreso: poŝtestro [ĉe] kosmopolitika [punkto] coop.