Niaj instituciaj kaj programaj iloj liveras unuarangan internan demokration:
- niaj statutoj sekvas simplajn principojn, sed tamen estas sufiĉe detalaj por konservi decidon plene en la manoj de ĉiuj Kooperativanoj, sen loko por malantaŭpordaj aranĝoj aŭ kapto per malgranda kliko;
- nia subtena programara platformo pri diskuta demokratio nomata KuneAgi certigas plenan partoprenon. de ĉiuj Kooperativanoj ĉe la 3 ŝlosaj etapoj de decido: (1) iniciato, (2) amendo kaj (3) elekto. Malgraŭ ĝia malfermiteco, ĝi certigas strukturitan diskuton, kapablon preni kaj devigi decidojn, kaj fortan protekton kontraŭ trolado.