Niaj fondintaj membroj estas grupo de 16 civitanoj de Eŭropa Unio de 8 naciecoj, virinoj kaj viroj, laborantaj en privataj fimaoj, grandaj kaj malgrandaj, en NRO-oj, en sindikatoj, en la publika servo aŭ kiel sendependuloj, aŭ emeritoj.
Ilia komuna konvinko: radikale justa, daŭrigebla, demokratia kaj feliĉa socio eblas en la 21-a jarcento, en la Eŭropa Unio kaj en la mondo, la Societo de Interkonsento. Ili fondis la KosmoPolitikan Kooperativon por doni al si la rimedojn por fari ĝin realaĵo, antaŭ 2050, agante nun, ĉiunivele, de la individuo ĝis la Eŭropa Unio.